Saluton. Mia nomo estas John Gobourne. (elparolu: ĝon goborn). Mi loĝas en Compton je la okcidenta parto de Wolverhampton en la centro de Anglio.

Mi instruas en diversaj lokaj kolegioj inkluzive de la Universitao de Wolverhampton. Mi antaŭe laboris en la konstru-industrio sed plejparte mi nun gvidas kursojn pri komputiloj.

Min interesas vojaĝado kaj lingvoj. Mi pene parolas la hispanan, germanan kaj francan lingvojn kaj mi flue parolas la Internacian Lingvon - Esperanto, ĝi estas multe pli facile ol la naciaj lingvoj.

Mi tial dediĉas mian TTT paĝon (TutTera Teksaĵo) al la loka Esperanto-movado kaj mi provos ĝisdatigi ĝin pri eventoj en la regiono de la Okcident-Mezlanda Federacio de la Esperanto-Asocio de Britio.

Mia retadreso estas:  john.gobourne@btopenworld.com


Reiru al mia hejmpaĝo